Listigu eventojn laŭ:

Monato:

  • Apr 2008
  • Maj 2008
  • Jun 2008
  • Jul 2008

  • Objekto:

  • Suno
  • Luno
  • Merkuro
  • Venuso
  • Marso
  • Jupitero
  • Saturno
  • Urano
  • Neptuno
  • Plutono
  • Ceresa
  • Palaso
  • Junono
  • Vesto

  • Speco de Evento:

  • Eklipsoj
  • Meteorpluvoj
  • Afelio k. Perihelio
  • Konjunkcioj
  • Lunaj Fenomenoj (Fazoj, apogeo, perigeo, nodoj)
  • Sezonoj de Tero
  • Opozicioj k. Kvadraturoj
  • Plej Grandaj Apartolongoj k. Matena-Vespera Stato
  • Konstelacioj, Movado, k. Matena-Vespera Stato de Planedoj
  • Transitoj
  • Jupiteraj Satelitoj
  • Kaŝoj (NOVA!)

  • Tuta luna eklipso de la 28a de Aŭgusto 2007
    Videbleco por tiu ĉi eklipso estas preskaŭ precize mala de la eklipso de Marto 2007. La luno subiros parte eklipsata preskaŭ ĉie en la Amerikoj. Tiuj en tre okcidenta Nord-Ameriko, preskaŭ ĉiom de la Pacifikaj insuloj, kaj orienta Aŭstralio vidos la tutan eklipson. Por la plejparto de Aŭstralio kaj orienta Azio, la luno leviĝos post la eklipso komenciĝis. Preskaŭ ĉiom de la mondo kiu povis vidi la eklipson de Marto 2007 ne vidos tiun ĉi.

    La luno eniras la duonombron ĉe 07:52. La parta centra-ombra fazo komenciĝas ĉe 08:51. La tuta fazo okazas ekde 09:52 ĝis 11:23. La luno tute eliras la ombron ĉe 12:24 kaj la duonombron ĉe 13:22. Specialaj metodoj ne necesas por vidi la lunan eklipson. Klaku tie ĉi akiri la videblecan mapon por tiu ĉi eklipso.

    Parta suna eklipso de la 11a de Septembro 2007
    La suno estos parte eklipsata por observantoj en la sudaj du trionoj de Sud-Ameriko kaj partoj de Antarktiko. Eble kelkaj observantoj sur ŝipoj vidos la maksimuman eklipson ĉe loko inter la du kontinentoj. Ĵus malpli ol 75% el la suno kovriĝos tie ĉe 12:32. Lokaj horoj varias multe por sunaj eklipsoj. Tiu ĉi okazas inter 10:26 kaj 14:37. Vidi partan sunan eklipson posutlas okul-gardilojn!

    Klaku tie ĉi akiri la videblecan mapon por tiu ĉi eklipso.

    Eklipsoj dum 2008

    Dum 2008 okazos unu ringforma suna eklipso, unu tuta luna eklipso, unu tuta suna eklipso, unu parta luna eklipso.
    Ringforma suna eklipso de la 7a de Februaro 2008
    Tuta luna eklipso de la 21a de Februaro 2008
    Tuta suna eklipso de la 1a de Aŭgusto 2008
    Parta luna eklipso de la 16a de Aŭgusto 2008

    Ringforma suna eklipso de la 7a de Februaro 2008
    La luno pasos antaŭ la suno ne sufiĉe proksime al la tero por bloki la sunon tute. Observantoj en la tre suda Pacifika Oceano kaj parto de Antarktiko vidos la sunan diskon kiel ringo ĉirkaŭ la nigra silueto de la luno. Partaj fazoj videblos el preskaŭ ĉiom da Antarktiko, la sudokcidenta Pacifika Oceano, Novzelando, sudorienta Aŭstralio, kaj la plej sudaj randoj de la Hindia Oceano. Neniom da tiu ĉi eklipso videblas sendanĝere rekte per viaj okuloj sen okulgardiloj faritaj specife por vidi la sunon. Se vi havas tiajn gardajn filtrojn, konstruu ian ilon por projekcii imagon de la suno.

    Lokaj informoj varias multe el loko al loko por sunaj eklipsoj. Klaku tie ĉi akiri la videblecan mapon por tiu ĉi eklipso.

    Tuta luna eklipso de la 21a de Februaro 2008
    La luno pasos tute en la plej senluma parto de la tera ombro dum 51 minutoj. La komenco de tiu ĉi eklipso okazos dum la lunsubiro por tiuj rigardantaj en okcidenta Azio, orienta Eŭropo, kaj la plejparto de Afriko. La tuta eklipso videblos el okcidenta Eŭropo, la okcidenta parto de la norda duono de Afriko, la orientaj du trionoj de Nord-Ameriko, ĉiom da Sud-Ameriko, kaj preskaŭ la tuta Atlantika Oceano. La eklipso jam okazantos ĉe lunleviĝo por tiuj rigardantaj el okcidenta Nord-Ameriko, Havajio, multo de la orienta Pacifika Oceano, kaj tre nordorienta Azio. Kelkaj partoj de Antarktiko ankaŭ vidos la eklipson.

    La duonombra parto de tiu ĉi eklipso komenciĝias ĉe 0:35. La luno ektuŝas la ombron ĉe 1:43. La luno estas tute en la tera ombro inter 3:01 kaj 3:52. La luno eliras la teran ombron ĉe 5:09. La duonombra fazo finiĝas ĉe 6:17. Klaku tie ĉi akiri la videblecan mapon por tiu ĉi eklipso.

    Tuta suna eklipso de la 1a de Aŭgusto 2008
    Dum preskaŭ du kaj duono minutoj, la luno tute blokas la sunon. La spuro de tuteco iras el la Kanadaj Arktaj insuloj, trans norda parto de Groenlando, la Arkta Oceano al Rusio kaj Ĉinio. La loko kie la eklipso estos plej granda kaj plej longa estas en Rusio. Partaj fazoj videblos el preskaŭ ĉiom da Azio, preskaŭ ĉiom da Eŭropo, Islando, Groenlando, kaj areoj de tre nordorienta Nord-Ameriko.

    Lokaj informoj varias multe el loko al loko por sunaj eklipsoj. Klaku tie ĉi akiri la videblecan mapon por tiu ĉi eklipso.

    Parta luna eklipso de la 16a de Aŭgusto 2008
    Plejparto de la luno pasos en la nordan parton de la tera ombro, malheliganta la lunan fazon suden. La parta fazo daŭras proksimume tri horojn. La tuta eklipso videblos el plejparto da Afriko, orienta Eŭropo, okcidenta kaj sudokcidenta Azio, kaj preskaŭ ĉiom de Antarktiko. La luno subiras kiam la eklipso komenciĝas por tiuj en Novzelando, Aŭstralio, kaj orienta Azio. La eklipso jam okazontas ĉe lunleviĝo por la tuto de Sud-Ameriko, ĉiom de la Kariba regiono, kelkaj lokoj laŭ la orienta marbordo de Nord-Ameriko, suda Groenlando kaj Islando, okcidenta Eŭropo, kaj tre okcidentaj partoj de norda Afriko.

    La luno eniras la teran duonombron ĉe 18:23 kaj la ombron ĉe 19:36. La luno eliras la ombron ĉe 22:45 kaj la duonombron ĉe 23:57. Klaku tie ĉi akiri la videblecan mapon por tiu ĉi eklipso.