|
Listigu eventojn laŭ: |
Monato: |
Objekto: |
Speco de Evento: |
|
Meteorpluvoj dum 2007 Por la Drakidoj (8an-9an Okt-on), maksimumo okazas dum senlunaj noktoj ĉijare. Ne multaj meteoroj emas vidiĝi--eble dek ĉiuhore. La patra komto estas 21P/Giacobini-Zinner. Ĝis 20 flavaj kaj verdaj meteorojn ĉiuhore vidiĝas dum la Orionidoj (21an-22an Okt-on) el la norda hemisfero aŭ ĝis 40 en la suda. Malkreskanta ĝiba luno ruinigas la vidon la plejparton de la nokto, tamen estos du-tri bonaj matenaj horoj dum kiuj peni vidi la eventon en 2007. Kometo 1P/Halley estas patra. Duonluno forviŝas la vidon de la Leonidoj (17an-18an Nov-on) dum vesperoj. La venonta maksimuma jaro estas proksimume tri jardekoj post, tamen observantoj esperas vidi kelkajn forvagajn pecetojn enirantaj la atmosferon post noktomezo. La Astronomia Society de Rod-Insulo priskribas la Ĝemelidojn (13an-14an Dec-on) kiel la plej fidinda ŝtormo de la jaro. Eble ĝi estas ankaŭ la plej kolorplena. La plejparto da tiuj ĉi meteoroj estas blankaj, kelkaj estas flavaj, kaj iom estas ruĝaj, bluaj, aŭ verdaj. Maldika lunarko faras iom ĝenon dum tiu ĉi meteorpluvo antaŭ ĝi subiras dum la vespero. La Ĝemelidoj estas la sola meteorpluvo atribuata al asteroido anstataŭ kometo. La patro estas 3200 Phaethon. Meteorpluvoj dum 2008 Prognozoj por meteorpluvoj al la horo ankoraŭ maloftas por multaj pluvoj. Almanako.com donas ilin sube kiam ili haveblas. La Kvadrantidoj (3an-4an Januaron) antaŭvidiĝas atingi maksimumon ĉe 5 horoj Universale je 4an Januaron. Tiu ĉi pluvo priskribiĝas kiel havante tre akran maksimumon. Tio estas pro tre kompakta spuro de disrompaĵoj el kometo 2003 EH1. Rigardu kaj vidu ĝis 40 brilajn bluajn kaj rapidajn meteorojn dum horo. La luno estos ĵus antaŭ novluno por tiu ĉi pluvo en 2008 do ne ĝenas la vidanton multe. La Etaamforidoj (5an-6an Majon) emas fari pli bonan prezenton en la suda duonsfero. La maksimumaj kvantoj estas ĉirkaŭ 60 dum horo. La luno novas dum tiu ĉi pluvo en 2008 do videbleco tiom bonos kiom eblas sen pli antaŭnelonge paso de la gepatra kometo. Tiu ĉi pluvo estas un el du ligitaj kun Kometo 1P/Halley. La alia estas la Orionoidoj en Oktobro. La Juniaj Liridoj (14an-16an Junio) estos pluvo por la pacienca observanto en 2008. Malofteco (ĝis dek meteoroj dum horo) kaj preskaŭ plena luno igas ilin malfaciliajn trovi. La Deltaamforidoj (28an-29an Junio) havas maksimumon kun proksimume 20 brilaj, rapidaj, flavaj meteoroj dum horo. La luno ne ĝenos observantojn dum la plejparto da la nokto. Certa indentigo de Deltaamforido postulas spuri la strekon al la stelo Delta-Amforo. Estas alia meteorpluvo kiu atingas maksimumon ĉirkaŭ la samaj datoj kaj multaj el la meteoroj havas similajn aspektojn. La Kaprikornidoj (29an-30an Julio) aperas ĝis 15 ĉiuhore kaj estas iome rapidaj, flavaj meteoroj. Ili spuriĝas al la konstelacio Kaprikorno. Facilas vidi meteorojn ĉirkaŭ la maksimuman daton por tiu ĉi pluvo kaj ne esti certa ke ili estas efektive Kaprikornidoj aŭ Deltaamforidoj. Se vi vidas brilan bolidon, ĝi probable estas Kaprikornido. Iel ajn, penu spuri la strekon al aŭ Kaprikorno aŭ la stelo Delta-Amforido. La Perseidoj (12an-13an Aŭguston) havos du maksimumojn en 2008 laŭ la prognozoj. La unua okazos ĉe 0 horoj je la 12a de Aŭgusto, la dua ĉe la 14a horo samtage. Kometo 109P/Swift-Tuttle lasas la polvospuro kiu faras tiun ĉi pluvon. Vi eble vidos ĝis 60 dum horo, tamen, la maksimumo dum 2008 malbonos pro la plenluno. La Drakidoj (8an-9an Oktobro) estas pluvo de malmultaj meteoroj--nur dek dum horo. Kaj ili malbrilas. Do la plej bona vidado en 2008 estos en la frua matena mallumeco post la ĝiba luno subiris. Kometo 21P/Giacobini-Zinner estas la gepatro. La Orionidoj (21an-22an Oktobro) devus atingi maksimumon ĉe la 4a horo je la 21a de Oktobro. Ili fariĝas kiam la tero frapas polvon el Kometo 1P/Halley. La meteoroj tre rapidas kaj havas maksimumon ĉirkaŭ 20 dum horo. Observantoj ofte raportas ke la meteoroj estas flavaj aŭ verdaj. La luno, preskaŭ ĉe fina duono, ĝenos la vidadon post noktomezo. Do la vespera vido plej bonos. La Taŭridoj (31an Oktobron) faris bonegan prezenton en 2005. Personoj trans Nord-Ameriko vidis brilajn bolidojn. Kelkaj diris ke ili pri brilis ol la plenluno. Kelkaj astronomoj plendis ke ili perdis sian noktopretan vidkapablon pro tio. La luno estos ĵus post nova por tiu ĉi pluvo en 2008, tamen se la bolidoj sufiĉe brilas denove, tio ne gravos. David ASHER de Armagh Observatorio en la Unuiĝinta Regno prognozas ke Tero pasos tra la polvospuro de Kometo 2P/Encke denove por la pluvo en 2008, tiel farante bonan prezenton. La Leonidoj (17an-18an Novembron) havos maksimumon je la 17a de Novembro ĉe 7 horoj. Tiu ĉi pluvo havis sian lastan maksimumon en 2001. Kometo 55P/Tempel-Tuttle faras ĝin. Ĉar 2008 ne estas kulmina jaro por la Leonidoj kaj ĉar la luno estas ĵus post pleneco, ne antaŭvidu bonegan prezenton ĉifoje. La Ĝemelidoj (13an-14an Decembron) estas tre kolorplena prezento. Blanka, flava, blua, ruĝa, kaj verda ofte raportiĝas. Tiu ĉi pluvo estas la sola laŭscie kiu okazas kiam la tero pasas tra polvospuro de asteroido anstataŭ kometo. La gepatro estas 3200 Phaethon. La vidado ne estos tre bona en 2008 pro la plenluno. |