|
Listigu eventojn laŭ: |
Monato: |
Objekto: |
Speco de Evento: |
|
Aprilo 2007 La Aprilaj noktoj komenciĝas kun plena luno oriente, Saturno brile supere iomete oriente, kaj Venuso eĉ pli brila okcidente. Saturno restas apud la leona kapo aŭ la falĉileto de Leono. Venuso estas sub la vo kiu fariĝas la kornoj de Arieso. Por nordaj observantoj, la ĉieloj restas brila pli kaj pli malfrue. Sudaj rigardantoj havas pli fruan mallumecon. Lunarko pasas Venuson ĉirkaŭ la 18a. La luno preskaŭ plenas denove ĉe la fino de la monato. Jupitero estas matenaĵo dum la tuto de la monato. Por tiuj en la nordo, Jupitero estas super kaj dekstre la teokruĉo de Sagitario. Marso estas ruĝa objekto proksima al Kaprikorno. Se vi havas grandan teleskopon, mallumajn ĉielojn, kaj eblon trovi ĝin, Neptuno estas iomete super la ruĝa planedo ĉe la komenco de Aprilo. Marso falas sub Neptuno dum la monato kaj movas proksime al Urano ĉirkaŭ la 25a. Urano estas pli brila kaj troveblas en binoklo aŭ eĉ per la nuda okulo. Merkuro estas en Amforo ĉe sunleviĝo kiam Aprilo komenciĝas. Se vi ne povas trovi ĝin frue en la monato, probable vi ne trovas ĝin iam ajn dum Aprilo. La mesaĝisto alproksimiĝas la sunon ĝis ĝia vesperiĝo venontmonate. Por tiuj kiuj amas meteorpluvojn, la Aprilaj liridoj okazas je la 21a kaj 22a. La astroido Junoo atingas opozicion (super tutnokte) je la 13a. Ĝi troveblas per teleskopo en Virgo. |