Listigu eventojn laŭ:

Monato:

  • Apr 2008
  • Maj 2008
  • Jun 2008
  • Jul 2008

  • Objekto:

  • Suno
  • Luno
  • Merkuro
  • Venuso
  • Marso
  • Jupitero
  • Saturno
  • Urano
  • Neptuno
  • Plutono
  • Ceresa
  • Palaso
  • Junono
  • Vesto

  • Speco de Evento:

  • Eklipsoj
  • Meteorpluvoj
  • Afelio k. Perihelio
  • Konjunkcioj
  • Lunaj Fenomenoj (Fazoj, apogeo, perigeo, nodoj)
  • Sezonoj de Tero
  • Opozicioj k. Kvadraturoj
  • Plej Grandaj Apartolongoj k. Matena-Vespera Stato
  • Konstelacioj, Movado, k. Matena-Vespera Stato de Planedoj
  • Transitoj
  • Jupiteraj Satelitoj
  • Kaŝoj (NOVA!)

  • Astronomiaj eventoj de Aŭgusto 2007

    La rigardado de la planedoj ne bonegas ĉimonate. Por multaj personoj, pli bonos luna eklipso. Ankaŭ, por nordhemisfera observantoj, noktoj rimarkinde pli longas.

    Se plaĉas al vi malfacilaj taskoj, jen tri: trovi Venuson, Saturnon, kaj Merkuron ĉimonate. Ili ne videblas pro proksimeco al la suno krom eble al la plej bonaj observantoj. Venuso kaj Saturno estas vesperaĵoj ĉe la komenco de la monato kaj Merkuro estas matenaĵo. Ĉe la fino de la monato, ili interŝanĝiĝis.

    Jupitero bone staras por la vespera rigardanto ĉimonate. Apud la kapo de Skorpio, ĝi proksimas la kulminon kiam senlumeco komenciĝas (krom en altaj latitudoj). La luno vizitas ilin je la 22a.

    Marso altas en la matena ĉielo inter la steloj de Taŭro. Malkreskanta luno pasas ilin je la 7a.

    Neptuno atingas opozicion ĉimonate je la 13a.

    La eklipso de magnitudo preskaŭ 1,5 kiu okazas je la 28a de Aŭgusto okazos dum la luno leviĝas (vespera evento) por partoj de Azio kaj Aŭstralio. Ĝi subiros por matenaj rigardantoj en la Amerikoj. Plejparto de la Pacifika Oceano havos la tutan eklipson evento de kvin kaj duona horo. La luno eniras la teran duonombron ĉe 7:52 kaj eliras ĝin ĉe 13:22. La ombra fazo estos inter 8:50 kaj 12:23. La horo kaj duona tuteco estos inter 9:52 kaj 11:22. Ĉar la luno pasas tiom profunde en la teran ombron, la eklipso probable tre mallumos. Tamen, tutaj lunaj eklipsoj kutime ne estas nigraj aŭ malhelaj brunaj. Malhela ruĝa aŭ oranĝa koloroj ne strangus. La plej interesaj koloroj de ruĝo devus videbli por tiuj kiuj vidas la eklipson ĉirkaŭ lunleviĝo aŭ lunsubiro. Kompreneble, la koloron de tiu ĉi eklipso neniu scios ĝis ĝi okazas. Dependas kio okazas en la tera atmosfero kiam la sunlumo trapasas ĝin irante lunen. Klaku tie ĉi por videbleca mapo.