Listigu eventojn laŭ:

Monato:

  • Apr 2008
  • Maj 2008
  • Jun 2008
  • Jul 2008

  • Objekto:

  • Suno
  • Luno
  • Merkuro
  • Venuso
  • Marso
  • Jupitero
  • Saturno
  • Urano
  • Neptuno
  • Plutono
  • Ceresa
  • Palaso
  • Junono
  • Vesto

  • Speco de Evento:

  • Eklipsoj
  • Meteorpluvoj
  • Afelio k. Perihelio
  • Konjunkcioj
  • Lunaj Fenomenoj (Fazoj, apogeo, perigeo, nodoj)
  • Sezonoj de Tero
  • Opozicioj k. Kvadraturoj
  • Plej Grandaj Apartolongoj k. Matena-Vespera Stato
  • Konstelacioj, Movado, k. Matena-Vespera Stato de Planedoj
  • Transitoj
  • Jupiteraj Satelitoj
  • Kaŝoj (NOVA!)

  • Decembro 2006

    Venuso, de tempe al tempe cedante al la luno, komencas naŭ-monatan reĝon kiel la plej brila objekto en vesperaj ĉieloj. Rigardu Venuson el nokte al nokte nun ĝis Junio kaj vi vidos la fajrerantan makuleton leviĝi pli kaj pli alte dum steloj preterpas sube al la blindumo de la suno. En Majo, Merkuro, Venuso, kaj Saturno enliniiĝos en la vespera ĉielo. Venuso atingos la plej granda elongacio en Junio kaj tiam komencos rapidan falon al konjunkcio kun la suno en Aŭgusto. Ĝi estas tia montrado kiu ĉarmas rigardantojn de la noktaj ĉieloj ekde antaŭ jarmiloj kaj vi povas trafi ĝin tute se vi ekrigardas ĉimonate!

    Je la komenco de Decembro, Saturno leviĝas ĉirkaŭ noktomezo apud la falĉileto en Leono. Je la 6a, la ringita planedo komencas malrapidan okcidentan movadon el la falĉileto sed daŭras leviĝi pli kaj pli malfrue ĉiunokte. Je la fino de la monato, Saturno estas en la ĉielo preskaŭ la tutan nokton. Klaku tie ĉi por bildo de kion serĉi.

    Serĉu Jupiteron, Merkuron, kaj Marson tre proksime grupigitaj sub la steloj de Pesilo oriente en la matena duonlumo. Dum la dua semajno de Decembro, ili estas malpli ol 5 gradojn apartajn.Multaj binokoj kaj malmultekostaj teleskopoj eĉ montros ilin en la sama vidkampo ĉirkaŭ la 9a kaj 10a. Ili estas malpi 2 gradojn apartajn tiam! Je la mateno de la 10a, serĉu stelon en la direkto de linio el Jupitero al Merkuro. La stelo havas du nomojn: Akrab kaj Grafias kiuj estas Arabaj por skorpio, respektive ungego. Binokloj montras ke ĝi vere estas du steloj. Ili estas 530 lumjarojn for kaj orbitas unu la alian en 16,000 jaroj. Vi bezonos senobstrukcian horizonton por vidi tiujn ĉi planedajn kaj stelajn gemojn. Klaku tie ĉi por vidi simulatan bildon de la spektaklo.

    La suno faras plejsudan vojaĝon ĉe 00:22 je la 22a. Laŭ kelkaj, la vintra solstico komencas vintron. Laŭ aliaj, ĝi estas la solstico kiu okazas dum vintro. Kompreneble, la malsemeco ne gravas iom ajn en la suda hemisfero kie estas somero.