|
Listigu eventojn laŭ: |
Monato: |
Objekto: |
Speco de Evento: |
|
Astronomiaj eventoj de Decembro 2007 Je la komenco de Decembro, Jupitero tre malaltas en la sudokcidento (por nordhemisfera vidantoj) kiam mallumeco komenciĝas. Ĝi estas sub la steloj de la Agilo. Se vi povas trovi Jupiteron, vi ne havas multan tempon rigardi antaŭ ĝi subiras. La rigardado de planedoj rekomenciĝas iome post kun Marso leviĝante en la sudoriento (por nordhemisferuloj). La ruĝa planedo estas duone supre laŭ la kruro de Kastoro en Ĝemeloj malpli ol gradon el la stelo Mebsuta. Post kelkaj pli horoj (ĉirkaŭ noktomezo), Saturno leviĝas. Ĝi restas ĉe la stomako de Leono. Marso kaj Saturno altas en la ĉielo kiam Venuso leviĝas en la horoj antaŭ matena krepusko. Venuso estas en Virgo ne tre diste el la stelo Spiko. Je la meza parto de la monato, Jupitero ne videblas en la sunlumo. Marso kaj Saturno leviĝas pli frue. Venuso subiras Spikon sed ankoraŭ kun sia kutima elstareco en la matena ĉielo. Je la fino de Decembro, Marso pli proksimas al la piedoj de Kastoro en Ĝemeloj. Venuso eliras Virgon kaj eniras la lozanĝon de Pesilo je la 18a. Venuso eliras la lozanĝon je la 25a. Merkuro probable ne videblos al vi ĉimonate. Ĝi estas matena objekto en la sunlumo dum la unua duono de Decembro. Ĝi iĝas vesperaĵo por la dua duono. Se la fakto gravus al vi, la mesaĝisto estas ĉe afelio je la mezo de Decembro. Marso atingas opozicion je la 24a. Do ĝi estas en la ĉielo dum la tuta nokto kaj plej proksima al Tero ĝis plu du jaroj. Se havas vi teleskopon, nun estas la tempo vidi la polusan glacion kaj aliajn trajtojn. Ankaŭ je la 24a, la luno kaŝas Marson. La kaŝo videblas el nordaj partoj de Nord-Ameriko kaj Eŭropo. La vintra solstico okazas je la 22a 6:08. |