|
Listigu eventojn laŭ: |
Monato: |
Objekto: |
Speco de Evento: |
|
Februaro 2007 Februaro komenciĝas kun Merkuro malalte sur la horizonto sub la multe pli brila Venuso post sunsubiro. Se vi havas problemojn trovi Merkuron, rigardi dum la unuaj kelkaj tagoj de la monato. La kuriero atingas plej grandan elongacion en la vespera ĉielo de la 2a, t.e. ĝi rapide ekperdiĝas en la brileco de la suno denove. Venuso pli altas ĉiunokte. La steloj de Kaprikorno kaj poste tiuj de la Fiŝoj pasas ĝin. La Granda Kvadrato de Pegazo estas dekstre. Saturno estas ĉe opozicio je la 11a. Tio signifas ke ĝi situas male de la suno en la ĉielo, supre tutnokte. Trovu la ringitan planedon tutmonde inter la falĉileto de Leono kaj la malbrilaj steloj de Kankro. En la matenaj ĉieloj al la oriento, Jupitero pasas la monaton norde le la kapo de la Skorpio. Serĉu la grandan planedon kaj Antareson brilantajn en antaŭ-tagiĝaj ĉieloj. Marso estas matena objekto ĉimonate. Ĝi ne bone videblas el la norda duonsfero ĉimonate, tamen tiuj en sudaj latitudoj trovos ĝin facile. La ruĝa planedo leviĝas, nelonge antaŭ la suno, apud la tekruĉo de Sagitario ĉe la komenco de Februaro. Tiuj steloj leviĝas pli frue ĉiutage kaj baldaŭ Marso kaj Kaprikorno kunsidas. La plena luno pasas tre proksime sude el Saturno je la 2a kaj Reguluso je la 3a. Alirante sian lastan duonan fazon, la luno pasas norde el Spiko je la 8a kaj kiel dika arko pasas Antareson je la 11a. |