Listigu eventojn laŭ:

Monato:

  • Apr 2008
  • Maj 2008
  • Jun 2008
  • Jul 2008

  • Objekto:

  • Suno
  • Luno
  • Merkuro
  • Venuso
  • Marso
  • Jupitero
  • Saturno
  • Urano
  • Neptuno
  • Plutono
  • Ceresa
  • Palaso
  • Junono
  • Vesto

  • Speco de Evento:

  • Eklipsoj
  • Meteorpluvoj
  • Afelio k. Perihelio
  • Konjunkcioj
  • Lunaj Fenomenoj (Fazoj, apogeo, perigeo, nodoj)
  • Sezonoj de Tero
  • Opozicioj k. Kvadraturoj
  • Plej Grandaj Apartolongoj k. Matena-Vespera Stato
  • Konstelacioj, Movado, k. Matena-Vespera Stato de Planedoj
  • Transitoj
  • Jupiteraj Satelitoj
  • Kaŝoj (NOVA!)

  • Januaro 2007

    Venuso ankoraŭ situas malalte, apenaŭ super la okcidenta horizonto ĉe sunsubiro. La steloj de Kaprikorno preterpasos ĝin ĉimonate kaj la steloj de Amforo alproksimiĝas.

    Saturno leviĝas pli kaj pli malfrue apud Leono. Kiam Januaro komenciĝas, la ringita planedo leviĝas dum la meza parto de la vespero. Ĉe la fino de la monato, serĉu ĝin oriente nelonge post sunsubiro.

    Je la komenco de Januaro, Merkuro, Marso, kaj Jupitero ankoraŭ estas en linio en la matena ĉielo post ilia tre proksima kuniĝo lastmonata. Merkuro falas al la sunleviĝo. Se vi povas trovi ĝin dum la unuaj kelkaj tagoj de January, bonŝancas vi! Post tiam, Marso restos super la teokruĉo de Sagitario kaj la pli brila Jupitero iome super ĝi.

    Dum la fino de la monato, Merkuro reaperas vespere preskaŭ tanĝante la horizonton sub Venuso. Eble vi bezonos teleskopon identigi sin certe. Ĝi havos ĝiban fazon, same kiel Venuso, tamen pli malhela. Klaku tie ĉi por vidi simulitan bildon.

    Tero atingas perihelion je la 3a ĉe 20 horoj Universale.

    La maksimumo de la Kvadrantida meteorpluvo devus okazi je la 3a. La plenluno ĝenas la vidadon ĉijare, tamen vidiĝos eble ĝis 40 bluaj spuroj trans la ĉielo dum horo. La origina punkto estas du trionoj el la vojo inter la Granda Urso (aŭ la Granda Kulero se vi preferas) al la Bovisto. Por regionoj nordaj el 40 gradojn nordajn en latitudo, la origina punkto superas la horizonto tutnokte. Sed ĉu ĝi superas ĉu ne, multaj rigardantoj en la norda hemisfero povas vidi la meteorojn al la nordo.

    Se vi rigardas la ĉielon je la 6a en Alasko, nordokcidenta Kanado, Nordorienta Rusio, aŭ la nordaj Skandinaviaj landoj, Saturno malaperos malantaŭ la luno. La horo de la plej multa kaŝado estas la 18a. Ĉie alia sur Tero, se la luno videblas tiam, Saturno troviĝas sude.

    La ĉimonata konjunkcio de la luno kaj Venuso okazas je la 20a ĉe la 16a horo. Observantoj en Antarktiko kaj sur la sudaj pintoj de Afriko kaj Sudameriko vidos Venuson malaperi malantaŭ la luno.