|
Listigu eventojn laŭ: |
Monato: |
Objekto: |
Speco de Evento: |
|
Junio 2007 Merkuro, Venuso, kaj Saturno estas en linio en la okcidenta ĉielo post sunsubiro je la komenco de Junio. Trovu Merkuron sub Ĝemeloj, Venuson super, kaj Saturnon ankoraŭ super ĵus sub la falĉileto de Leono. Sur la alia flanko de la ĉielo, Jupitero leviĝas kun la plenluno se vi rigardas dum la unuaj du noktoj de la monato. Se vi volas trovi Merkuron plej facile, penu dum la frua parto de Junio. Ĝi atingas plej grandan elongacion 23 gradojn oriente el la suno je la 2a. Ne longe kaj Merkuro iĝas malfacila trovaĵo en la suna helo tuj post sunsubiro aŭ malantaŭ la arboj en via najbarejo iom post. Merkuro komencas sian retroiran movadon je la 15a. Vi ne trovos ĝin dum la dua duono de la monato. Merkuro jam estas en konjunkcio kun la suno je la 28a. Ĝi efektive plej proksimas al la suno (afelio) je la 21a. Por tiuj kiuj estas rigardintaj la regnon de Venuso en la vespera ĉielo (la tuta jaro ĝis nun), eble la kulmino venas je la 9a. Tiam Venuso estas ĉe plej granda elongacio 45 gradojn oriente el la suno. Jupitero estas ĉe opozicio je la 6a. Saturno faras tre proksiman pason apud la luno je la 19a. Rigardu la ringitan planedon dum ĝi altiriĝas Venusen ĉimonate. Venont-monante, la du estos malpli gradon dise. Perihelio de Marso okazas je la 4a. La ruĝa planedo leviĝas en la Fiŝoj antaŭ sunleviĝo ĉimonate. La Grada Kvadrato de Pegazo superas ĝin. Okazas du plenlunoj en Junio. Por rigardantoj en la norda duonsfero, ili estos tre malaltaj en la ĉielo, okazantaj je la plej suda punkto en la luna orbito. Por tiuj en la suda duonsfero, la plenlunoj estos iom altaj. Aliaj lunaj eventoj en Junio inkludas kaŝojn de Antareso je la 1a kaj la 28a. La somera solstico okazas je la 21a ĉe 18:06. |