|
Listigu eventojn laŭ: |
Monato: |
Objekto: |
Speco de Evento: |
|
Majo 2007 Dum la unuaj vesperoj dum Majo, Venuso superregas la okcidentan ĉielon. Taŭro kaj Oriono subiras sub tiu ĉi brila planedo. Trovu Ĝemelojn super ĝi. Saturno plu pli altas preskaŭ supre ĵus okcidenta el Leono. Venuso grimpas en Ĝemelojn ĝis mez-monato, altirante Saturnen dum Merkuro leviĝas super la sunlumo por observado en malfrua Majo. Merkuro estas ĉe la piedoj de Ĝemeloj je la fino de Majo. Venuso estos ĉe la Ĝemela kapo tiam pasante Polukson. Saturno restas apud la leona kapo. Dum Majo, Jupitero leviĝas pli kaj pli frue videbliĝi en la oriento pli kaj pli baldaŭ post eknokto. Ĝi estas plejparte matenaĵo ĉimonate. Dum la dua duono de Majo, Marso iĝas facila trovo leviĝante en la matenkrepusko apud la Fiŝoj. La luno plenas je la dua de Majo. Senlunaj noktoj venas ĉirkaŭ la 15a. Rigardantoj en la okcidenta duonsfero probable nomos la plenluno de la unua de Junio je la "blua luno". Ĝustigi ĝin por la lokaj horoj, ĝi okazos je la 31a de Majo. La dua plenluno de monato nomiĝis je la blua luno pro eraro en populara astronomia gazeto. Verkinto tie miskomprenis la esprimon en almanako eldonita dum la frua parto de la 20a jarcento. La luno pasas Antareson je la 4a, Jupitero je la 5a, Urano je la 12a, Merkuro je la 18a, Polukso je la 20a, Saturno je la 22a, kaj Reguluso je la 23a. La astroido Vesto atingas opozicion je la fino de Majo. Ĝi troviĝas iome nordokcidenta el Jupitero kiu atingas opizicion en Junio. Merkuro estas ĉe perihelio je la 8a de Majo, 46.000.000 kilometrojn el la suno. Se okazas meteorpluvo dum Majo, ĝi povus esti la Eta-Amforidoj ĉirkaŭ la 5a kaj 6a. Tamen la luno ankoraŭ tro plenas permesi bonan spektaklon. |