|
Listigu eventojn laŭ: |
Monato: |
Objekto: |
Speco de Evento: |
|
Astronomiaj eventoj de Novembro 2007 Novembro estas la monato de la Leonida meteorpluvo. La maksimumo okazas proksimume ĉiu 33 jaroj kaj 2007 ne estas jaro por tiu. Tamen vi eble trovos kelkajn Leonidojn ĉirkaŭ la 17a kaj 18a. La plej bona tempo rigardi estos post noktomezo kiam la luno jam subiris. Venuso estos ĉe perihelio je la 30a. La luno pasas Saturnon je la 4a, Venuson je la 5a, Merkuron je la 8a, Jupiteron je la 12a, kaj Marso je la 27a. La luno kaŝos la stelon Antareso je la 11a. Tio ĉi videblos el Novzelando norda el Christchurch, larĝa spuro trans la suda Pacifika Oceano, kaj suda Sud-Ameriko. La luno kaŝas Reguluson je la 3a kaj la 30a. La unua evento videblos el okcidenta kaj suda Usono, Mez-Ameriko, kaj la norda duono de Sud-Ameriko. La dua evento videblos el suda Azio al norda kaj orienta Aŭstralio kaj Novzelando. Jen kelkaj mapoj de la videblecoj:
La luno komencas la monaton en la fina lunduona fazo. Novluno okazas je la 9a, la unua lunduono je la 17a, kaj plenluno je la 24a. La luno estas preskaŭ en la finduona fazo denove je la fino de la monato. La astroido Cereso estas ĉe opozicio je la 11a. Je la 8a de Novembro, Merkuro estos preskaŭ 19 gradojn okcidenta el la suno. Tiam la vido plej bonas ĉifoje en la movadoj de la mesaĝisto. Rigardu ĝin en la matena ĉielo. Merkuro, Venuso, Marso, kaj Saturno estas matenaĵoj ĉimonate. Marso ŝajnas ŝveli apud la stelo Mebsuta en Ĝemeloj ĉimonate. Saturno restas ĉe la malsupro de Leono. Venuso moviĝas orienten Virgen kaj la brila stelo Spiko por konjunkcio je la 28a. Venuso estos 4 gradojn norda el Spiko. Jupitero estas en la vespera ĉielo tre malalte ĉe sunsubiro. Plutono estas iomete super ĝi. Vi bezonos tre mallumajn ĉielojn kaj grandan teleskopon por vido Plutonon. |