Listigu eventojn laŭ:

Monato:

  • Apr 2008
  • Maj 2008
  • Jun 2008
  • Jul 2008

  • Objekto:

  • Suno
  • Luno
  • Merkuro
  • Venuso
  • Marso
  • Jupitero
  • Saturno
  • Urano
  • Neptuno
  • Plutono
  • Ceresa
  • Palaso
  • Junono
  • Vesto

  • Speco de Evento:

  • Eklipsoj
  • Meteorpluvoj
  • Afelio k. Perihelio
  • Konjunkcioj
  • Lunaj Fenomenoj (Fazoj, apogeo, perigeo, nodoj)
  • Sezonoj de Tero
  • Opozicioj k. Kvadraturoj
  • Plej Grandaj Apartolongoj k. Matena-Vespera Stato
  • Konstelacioj, Movado, k. Matena-Vespera Stato de Planedoj
  • Transitoj
  • Jupiteraj Satelitoj
  • Kaŝoj (NOVA!)

  • Astronomiaj eventoj por Oktobro 2007

    Je la komenco de Oktobro, Merkuro retiriĝas en la sunlumo. Vi eble trovos la mesaĝiston tre malalte en la vespera ĉielo ĉe sunsubiro. Binoklo aŭ teleskopo helpos vin. Jupitero malaltiĝas en la sudokcidento por la observantoj en la norda hemisfero aŭ la nordokcidento por tiuj en la suda hemisfero. Trobu Jupiteron norde el Antareso kaj la kapo de Skorpio.

    Marso leviĝas dum la malfrua vespero ĉe la piedoj de Ĝemeloj. La ruĝa planedo glitas supren la kruron de Kastoro (la nomo de ambaŭ la stelo kaj la ĝemelo).

    En la matenaj ĉieloj, Venuso estas super Saturno kiam la monato komenciĝas. Tiuj ĉi du planedoj formas la bazon de simetria triangulo kun la stelo Reguluso ĉe la pinto je la 3a. La malkreskanta arka luno preterpasas je la 7a. Venuso proksimiĝas al Reguluso kaj Saturno rapide. Venuso kaj Saturno ambaŭ subas Reguluson post triono de la monato. Venuso efektive falas sub Saturno ĉirkaŭ la mezo de Oktobro. La ŝajna rapideco de Venuso estas pro la vera rapideco kaj proksimeco al Tero. Saturno tre malproksimas kaj malrapidas, do dum longa tempo ĝi ne eliros la parton de la ĉielo kie ni vidas Leonon.

    Serio de ĉiumonataj kaŝoj de Antareso per la luno komenciĝis je la malfrua parto de 2005 kaj daŭras ĝis la frua parto de 2010. La ĉimonata evento videblos el suda Sudameriko kaj la tre sudaj Atlantika kaj Hindia Oceanoj.

    Noktoj rimarkinde pli longas en la norda hemisfero kaj pli mallongas en la suda.

    La kulmino de la Orionida meteorpluvo okazas ĉirkaŭ la 21a de Oktobro. Ĝia origina regiono altas en la ĉielo-- proksima al la zenito--kiam la luno subiras. Do estos kelkaj horoj da eblaj bonegaj vidoj, tio estas se la meteorpluvo faras bonan prezenton ĉijare. Ĝis 20 meteoroj vidiĝos dum horo en la norda hemisfero kaj eble 40 en la suda.

    Je (kaj ĉirkaŭ) la 22a, la kvar enaj planedoj (Merkuro, Venuso, Tero, kaj Marso) aranĝiĝas formi lozanĝon sur unu flanko de la suno. Tian eventon oni ne vidas el Tero, tamen plaĉas al kelkaj uloj scii pri tiaj aranĝoj.

    La 4an Oktobron okazas la datreveno de la lanĉo de Sputniko I el la Sovetunio. Sputniko ĉirkaŭiris Teron dum proksimume 96 minutoj kaj dissendis radio-ondojn al iu ajn kun kapabla ricevilo. Ĝiaj piloj ĉesis funkcii post tri semajnoj, tamen la satelito videblis ĝis la 4a de Januaro 1958 kiam ĝi reeniris la atmosferon. La lanĉo de Sputniko komencis la laŭnoman kozmokonkurso inter Usono kaj Sovetunio. Se vi rigardas la stelojn je la 4a de Oktobro kaj vidas etan punkton transirantan la ĉielon, pensu kiel stranga--kaj por kelkaj perturba--tio estis antaŭ 50 jaroj.