Listigu eventojn laŭ:

Monato:

  • Apr 2008
  • Maj 2008
  • Jun 2008
  • Jul 2008

  • Objekto:

  • Suno
  • Luno
  • Merkuro
  • Venuso
  • Marso
  • Jupitero
  • Saturno
  • Urano
  • Neptuno
  • Plutono
  • Ceresa
  • Palaso
  • Junono
  • Vesto

  • Speco de Evento:

  • Eklipsoj
  • Meteorpluvoj
  • Afelio k. Perihelio
  • Konjunkcioj
  • Lunaj Fenomenoj (Fazoj, apogeo, perigeo, nodoj)
  • Sezonoj de Tero
  • Opozicioj k. Kvadraturoj
  • Plej Grandaj Apartolongoj k. Matena-Vespera Stato
  • Konstelacioj, Movado, k. Matena-Vespera Stato de Planedoj
  • Transitoj
  • Jupiteraj Satelitoj
  • Kaŝoj (NOVA!)

  • Astronomiaj eventoj por Septembro 2007

    Jupitero pasas Septembron sudokcidente ĉe sunsubiro. Ĝi proksimas al Antareso en la kapo de Skorpio. Jupitero estas ĉe orienta kvadraturo je la 4a, kiu estas astronoma parolaĵo por 90 gradoj oriente el la suno. La Agilo estas proksima al la meridiano ĉe sunsubiro. Kaj la Granda Kvadrato de Pegazo altas oriente kaj ne bezonas multan tempon atingi la meridian.

    Lernu rekoni Spikon dum la frua parto de la monato kaj trovu Merkuron iomete maldekstre el ĝi en la okcidento poste. Spiko kaj Merkuro estos en konjunkcio je la 22a--tre proksime (proksimume 0.1 gradojn dise. La ĝiba planedo kaj la brila stelo devus esti bona paro en teleskopo. Merkuro atingas sian plej grandan elongacion je la 29a. Ĝi estas en la pli distaj rangoj de sia orbito (afelio okazas je la 17a) do okazos pli facila vidado en kelkaj lokoj. Tamen ankaŭ, tiu parto de la orbito estas iome sub la ebeno de la orbito de Tero. Do la vidado el la suda hemisfero bonegos, sed ne tiom mirindos el la norda hemisfero.

    Por tiuj kun binoklojn aŭ mallumajn ĉielojn kaj bonajn okulojn, Urano troviĝas en Amforo iome sub unu kapo de la Fiŝoj. La planedo estas ĉe opozicio je la 10a. Tiam ĝi rekte malas la suno en la ĉielo. Ankaŭ, Tero pasas plej proksime al ĝi. Efektive, Tero estas plej proksime al Urano je la 8a. La elipsoj de la du orbitoj ne perfekte allinias, do tiaj malakordoj okazas. La punkto estas, rigardu Uranon ĉimonate por la plej proksima kaj bona vido.

    Marso leviĝas ĉirkaŭ noktomezo apud la steloj de Taŭro. La Hiadoj faras literon V. La plej brila membro de la stelgrupo estas Aldebarano. La ruĝa planedo eliras la Hiadojn ĉimonate kaj alvenas la piedojn de Ĝemeloj. Matenaj observantoj trovos Marson bone metite pli alte en la oriento. Marso estas ĉe okcidenta kvadraturo (90 gradojn el la suno) je la 17a.

    Brilega blanka Venuso brilas en la oriento antaŭ sunleviĝo. Ĝi estas inter la malbrilaj steloj de Kankro. Dum Septembro progresas, la pli brilaj steloj de Leono kaj la planedo Saturno vidiĝas facile sub ĝi. Venuso, la stelo Reguluso, kaj Saturno enviciĝas bone malfrue en la monato. Ĝi komenciĝas kun Venuso pli diste el la aliaj du, sed alirante rapide. Kontrolu ĉiumatene se vi povas. Je la 3a de Oktobro, Venuso kaj Saturno estos la bazo de tre ebena simetria triangulo kun Reguluso ĉe la pinto.

    La luno pasas Marson je la 4a, Venuson la 8a, Saturnon la 10a, kaj Jupiteron la 18a. La fina duonluno de la 4a estos tre alta en la ĉielo por tiuj en nordaj latitudoj ĉar la luno estas en la plej norda parto de sia orbito tiam. Le unua duonluno du semajnoj poste estos tre malalta ĉar la luno tre sudos tiam. Simile, el sudaj latitudoj la fina duonluno estos tre malalta kaj la unua duonluno estos tre alta.

    Partoj de Antarktiko, Suda Ameriko, kaj la apudaj oceanaj regionoj havas partan sunan eklipson je la 11a. La maksimuma eklipso, ĝis 75% kovro, okazas ĉe sunleviĝo en loko kiu sur kelkaj mapoj estas la Bellingshausen Maro. Klaku tie ĉi por videbleca mapo.

    La aŭtuna ekvinosko okazas je 9:51 je la 23a.